Konstruilo

Krei aplikojn por GNOME

Konstruilo estas aktive evoluigita integrita programada medio por GNOMO. Ĝi kombinas integritan subtenon por esencaj GNOMO-teknologioj kiel GTK+, GLib, kaj GNOMO-APIoj kun funkcioj, kiujn ajna programisto ŝatos, kiel sintaksa kolorigado kaj fragmentoj.

Vi povas fidi je antaŭvideblaj eldonoj de Konstruilo kun ĉiu nova eldono de GNOMO ĉiujn ses monatojn.

Funkcioj:

  • Enkonstruita sintaksa kolorigado por multaj lingvoj
  • Flank-al-flankaj kodaj redaktiloj
  • Subteno por pluraj ekranoj
  • Koda superrigarda mapeto
  • Integriĝo kun Git
  • Integriĝo kun Autotools, Cargo, CMake, Gradle, Meson, Maven, Make, PHPize, kaj Waf
  • Clang-bazita aŭtomata kompletigo, sintaksa emfazado, kaj diagnozo
  • Python-bazita aŭtomata kompletigo, sintaksa emfazado, kaj diagnozo
  • Vala-bazita aŭtomata kompletigo kaj diagnozo
  • Aŭtomata deŝova subteno por C, Python, Vala, kaj XML
  • HTML, Markdown, kaj reStructuredText, kaj Sphinx viva antaŭrigardo
  • Laŭvola Vim, Emacs, kaj SublimeText-stila redaktado
  • Integrita programara profililo por indiĝenaj aplikaĵoj
  • Integrita sencimigilo por indiĝenaj aplikaĵoj
  • Subteno por konstrui kun jhbuild kaj flatpak rultempaj medioj
  • Subteno por rigardi farendaĵojn (TODOs) trovitajn en via kodbazo
  • Rapida neklara teksto-serĉo tra dosieroj kaj simboloj
  • Integrigo de Arduino kun arduino-cli

Partoprenu

Esploru la interfacon

Debug with the GNU debugger
Quickly access your projects
Create new projects from a variety of templates
Integration with Git to clone your projects
The source code editor
Fast global fuzzy search
Use the minimap to see more of the file

Ekkonu nin

Pliaj informoj

Eksciu pli

Vizitu la interretan helpopaĝon por ĉi tiu aplikaĵo.

Plej nova eldono

Plej nova versio 49.1 eldoniĝis je 2025-10-28 00:00:00 UTC.

Aplikaĵo estas tradukita

Ĉi tiu aplikaĵo disponeblas en via lingvo.

Ŝlosilvortoj

  • Build
  • Builder
  • Develop
  • Development
  • IDE
  • Konstrui
  • Konstruilo
  • Linux
  • Programi
  • Verki

Elektu lingvon