Graphs

Grafiki kaj manipuli datumojn

Graphs estas simpla, tamen potenca ilo, kiu permesas al vi grafiki kaj manipuli viajn datumojn facile. Novajn datumojn eblas importi el larĝa gamo de dosierformatoj, aŭ generi per ekvacio. Ĉiujn datumojn eblas manipuli per diversaj operacioj, kiel elekti, tranĉi, translokigi, multipliki, centri kaj glatigi datumojn, same kiel apliki ajnajn proprajn transformojn sur la datumojn.

Krome, Graphs subtenas kurboajustado sur importitaj datumoj kaj ofertas ampleksajn agordopciojn por la stilo de la grafikoj. Vi povas detaligi kaj personigi stilfoliojn laŭ via deziro.

Graphs estas bonega por kaj grafikado kaj manipulado de datumoj. La grafikojn kreitajn per Graphs eblas konservi en diversaj formatoj taŭgaj por kundivido kaj prezentado al larĝa publiko, ekzemple en scienca publikaĵo aŭ prezentaĵoj. Aldone, la opcio konservi grafikojn kiel vektorbildojn ebligas facilan redaktadon en programoj kiel Inkscape por plua rafinado. Graphs estas verkita kun la GNOME-medio en menso, sed devus esti taŭga ankaŭ por ajna alia labortabla medio.

Por ajna komentaro, demando aŭ ĝenerala problemo, bonvolu aldoni raporton en la GitLab-paĝo.

Partoprenu

Esploru la interfacon

1 - Plot and manipulate any data of choice
2 - Full support for light and dark mode
3 - Generate data from an equation
4 - Edit plot stylesheets
5 - Manipulate imported data with ease

Ekkonu nin

Pliaj informoj

Eksciu pli

Vizitu la interretan helpopaĝon por ĉi tiu aplikaĵo.

Plej nova eldono

Plej nova versio 1.8.8 eldoniĝis je 2026-03-27 00:00:00 UTC.

Aplikaĵo estas tradukita

Ĉi tiu aplikaĵo disponeblas en via lingvo.

Ŝlosilvortoj

  • Data
  • Education
  • Equations
  • Fitting
  • Graph
  • Graphing
  • Graphs
  • Linux
  • Math
  • Mathematics
  • Plot
  • Plotting
  • Science
  • Visualisation
  • Visualization
  • Xrdml

Elektu lingvon